Osburger Hochwald

Osburger Hochwald
la monto Rösterkopf apud Reinsfeld
Osburger Hunsrück apud Thomm/Osburg kaj Osburger Hochwald fone, maldekstre la monto Hohe Wurzel, dekstre la Rösterkopf

La monta arbaro Osburger Hochwald situas sudoriente de Osburger Hunsrück. Ĝi havas areon de 75 kvadrataj kilometroj. Ĝi formas kune kun Schwarzwälder Hochwald la Hochwald (alta arbaro) en la mezmontaro Hunsrück (sudokcidenta parto de la Rejnlanda ardeza montaro) en Rejnlando-Palatinato. La areo apartenas al la Naturparko Saar-Hunsrück. Nordoriente de la Hochwald renkontiĝas Idarwald kaj Soonwald.

Piede de la monto Rösterkopf fontas la rivero Ruwer, dekstra flankrivero de la Mozelo. Tra la Osburger Hochwald iras la akvodislimo inter Mozelo (Feller Bach, Ruwer) kaj Saar (Wadrill/Prims).

La homoj tie parolas la dialekton Hohwäller, kiu apartenas al la mozelfrankonia dialektgrupo de la germana.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search